István Illésházy (palatino)

Grafo Stefano Illésházy, hungare Illésházy István [ileŝha:zi tva:n] (naskiĝis en 1541; mortis la 5-an de majo 1609 en Vieno) estis hungara politikisto, magnato, palatino.

István Illésházy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1541 (1541-03-01)
en nekonata valoro
Morto 5-an de majo 1609 (1609-05-05) (68-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Edz(in)o Katharina Pálffy vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Hungara palatino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
István Illésházy

Biografio redakti

István Illésházy frekventis lernejon en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), poste li estis skribisto de Nikolao Pálffy. En 1572 li edziĝis, li vidviĝis, tial li denove edziĝis en 1580. Post 2 jaroj li iĝis departementestro. En 1593 li ricevis la rangon grafo. En 1503 li estis akuzita (supozeble false), tial li rifuĝis al Pollando, sed liaj bienoj estis forprenitaj. Hejmenveninta li aliĝis al liberecbatalo de Stefano Bocskai kaj li partoprenis en kreado de paco en 1606 en Vieno. Li rericevis la bienojn kaj iĝis palatino de Hungarlando.

Lia amiko estis Bálint Balassi, tial li ŝatis la literaturon. Kelkfoje li verkis poemojn hungare kaj latine, inter ili la plej konata estas Ferendum et sperandum.

Fontoj redakti