István Illésházy (politikisto)

Grafo István Illésházy [iŝtvAn ilEŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illésházy István estis hungara politikisto, magnato, oficiro, membro de Hungara Scienca Akademio. Li estis lasta ido de familio Illésházy.

István Illésházy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1762 (1762-04-30)
en Bratislavo
Morto 30-an de julio 1838 (1838-07-30) (76-jaraĝa)
en Baden
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldatopolitikisto
vdr

István Illésházy [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1762 en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de julio 1838 en Baden bei Wien.

Biografio redakti

István Illésházy frekventis universitatojn en Buda kaj Eger. Li komencis sian karieron kiel juristo. En 1784 li partoprenis en venko de rumanaj ribelantaj kamparanoj en Transilvanio en 1784. En 1786 li edziĝis neniam havanta posteulon. En 1790 li estis deputito de Trencsén (reĝa departemento), post 7 jaroj li batalis kiel kolonelo kontraŭ armeo de Napoleono. Ekde 1802 li estis senatano en supera ĉambro. Li ricevis Ordenon de la Ora Lanfloko en 1808, spite tion, ke li politikadis por la hungaraj interesoj. Li partoprenis en fondo de MTA, kiu komence havis la nomon Hungara Sciencula Societo.

Fontoj redakti