István Irsai [iŝtvAn irŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Irsai István, en Israelo פסח עיר-שי (Pesaĥ Ir-Ŝai) estis hungara-israela grafikisto, afiŝisto, arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, scenejdekoraciisto, poŝtmarkoplanisto.

István Irsai
István Irsai en 1952
István Irsai en 1952
Persona informo
Naskonomo Irsai István
Naskiĝo 6-an de oktobro 1896 (1896-10-06)
en Budapeŝto
Morto 31-an de julio 1968 (1968-07-31) (71-jaraĝa)
en Israelo
Ŝtataneco HungarioIsraelo
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo grafikisto • dezajnisto • arkitekto
vdr

István Irsai [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1896 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de julio 1968 en Telavivo.

Biografio redakti

István Irsai devenis el juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo en 1914, poste li studis violonadon en Muzikakademio Franz Liszt. Li batalis kontraŭ la italoj dum la 1-a mondmilito kaj li vunduĝis. Tio poste faris malfacila la violonadon. Inter 1916-1919 li studis en Reĝa Teknikuniversitato József, poste li estis forigita. Li finis la lernadon en la Muzikakademio, poste li violonadis. Li vivis en Palestino de 1925 ĝis 1929, kie li estis arkitekto, grafikisto, scenejdkoraciisto kaj li kreis novstilan literaron de la hebrea abozo (Haim). Li ankaŭ edziĝis. Li revenis al Hungario en 1929, kie li laboris kiel fama grafikisto ĝis 1944, poste li estis deportita, sed li postvivis la holokaŭston. La familio Irsai revenis al Palestino, kiu post kelkaj jaroj iĝis Israelo. Li denove faris diversajn grafikajn kaj arkitektajn laborojn, depost la maljuniĝo li kreis pentraĵojn kaj skulptaĵojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti