István Kápolnai Pauer

István Kápolnai Pauer [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kápolnai Pauer István estis hungara oficiro, historiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1881).

István Kápolnai Pauer [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1833 en Pest (urbo). Li mortis la 18-an de februaro 1896 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kápolnai Pauer interrompis lernadon en 1848 kaj li aliĝias al la liberecbatalantoj kaj li partoprenis en 17 bataloj. Fine li estis kaporalo, dufoje li vundiĝis. Post fiasko de la liberecbatalo li iĝis trudsoldato en armeo de Habsburgoj. Inter 1850-1854 plulernis en urbo Pest, poste li denove soldatiĝis jam kiel leŭtenanto. Li forlasis la Habsburgojn en 1860 kaj li aliĝis al Giuseppe Garibaldi, kie ankaŭ aliaj hungaroj batalis. En 1867 li hejmenvenis, post 4 jaroj li aliĝis al la hungara armeo, kie li instruis en la akademio. Inter 18731875 li plulernis en Vieno, poste li ekhavis soldatan postenon ĉe Jozefo Karolo Habsburg. Li emeritiĝis en 1888 kiel kolonelo Li okupiĝis precipe pri rilatoj inter geografio kaj batalado, krome li studis la malnovajn hungarajn batalojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyarország hadászati védelme, (1867)
  • Harczászat, (1873)
  • Az 1526. évi mohácsi hadjárat, (1889)
  • A huszárság keletkezése és fejlődése a múlt század végéig, (1894)

Fontoj redakti