KAKAS István [kakaŝ], Zalánkeményi Kakas estis hungara nobelo, diplomato en Transilvanujo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1558 en Koloĵvaro kaj mortis la 25-a de oktobro 1603 en Lahidĵano, Persujo.

Biografio redakti

István Kakas finis la universitaton en Vieno kaj Padovo. Ekde 1587 li estis oficisto de reganto Sigmundo Báthori, pli poste fiskisto, en 1590 ano de la reganta juĝkortumo. En 1593–94 li estis sendito de reganto al Pollando kaj Anglujo, en 1595 ĉe la imperiestro. Ekde 1599 li estis la sekretario de reganto Andreo Báthori, kies komisio li estis dipolomacia sendito al Pollando. En 1601 li forlasis Transilvanujon kaj translokiĝis al naskiĝlando de sia edzino, al Bolzano-Bozen. En 1602 komisiite de Rudolfo la 1-a li ekiris al ŝaho de Persujo por fari ligon kontraŭturkan, sed li ne atingis sian celon. Lian vojaĝraportaĵon eldonis lia sekretario (1610).

Literaturo redakti

  • Veress Endre: Zalánkeményi K. I. (Bp., 1905);
  • K. I. (Élet és Tud. 1955. 43. sz.)
  • Németh Imre: Zsarnokok futára (romano, Bp., 1966).

Fonto redakti