István Katona (historiisto)

István Katona [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona István estis hungara historiisto, instruisto, profesoro, pastro, jezuita monaĥo, abato, kanoniko, framasono [1].

István Katona
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1732 (1732-12-13)
en Boľkovce
Morto 17-an de aŭgusto 1811 (1811-08-17) (78-jaraĝa)
en Kalocsa,  Aŭstra imperio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • katolika sacerdoto • bibliotekisto
vdr
István Katona
Busto de István Katona

István Katona [2] naskiĝis la 13-an de decembro 1732 en Hungara reĝlando en Bolyk (nuntempa Boľkovce en Slovakio). Li mortis la 17-an de aŭgusto 1811 en Kalocsa.

Biografio redakti

István Katona aliĝis al la jezuitoj en 1750. Li studis teologion en Universitato de Nagyszombat, filozofion en Kassa, kie li ankaŭ doktoriĝis. Komence li instruis en diversaj gimnazioj. En 1761 li pastriĝis, en 1768 li monaĥiĝis. Li ekinstruis en la menciita universitato en 1765, li instruis plu ankaŭ en la translokigita universitato en Buda, poste en Pest (urbo). En 1773 la jezuita ordeno estis malfondita, sed li estis plu ankaŭ pastro. En 1784 li trude emeritiĝis, ĉar li ne povis instrui germane en la universitato. Ekde 1790 li estis bibliotekisto de la ĉefepiskopa biblioteko, dume li kolektis dokumentojn en historiaj temoj tutlande. En 1799 li estis nomumita abato, en 1806 rektoro de seminario en Kalocsa. Lia estis entombigita en Ĉefkatedralo de Kalocsa.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Ungaria sius cum regibus compendio data (1768)
  • Historia Critica Regum Hungariae (17791817) - ĉefverko en 19 volumoj
  • Synopsis Historiae Romanorum imperatorum (1782)
  • Szent István magyarok első királya dicsérete, melyet készített és élő nyelvvel hirdetett... (1788)
  • Historia regum sirpis Austriacae Budae (1794–1817)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti