István Kovács (juristo)

István Kovács [iŝtvAn kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács István estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976). István Kovács [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1921 en Nyírbátor. Li mortis la 29-an de novembro 1990 en Budapeŝto.

István Kovács
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1921 (1921-09-21)
en Nyírbátor
Morto 29-an de novembro 1990 (1990-11-29) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo jurosciencisto
vdr

Biografio redakti

István Kovács frekventis universitaton en Debrecen inter 1939-1943. En 19 li studvojaĝis al Parizo. Tuj post la 2-a mondmilito li ekhavis postenon en la ministerio, krome li estis elektita deputito parlamenta inter 19451949. Ekde 1950 ĝis la morto li instruis en universitato de Szeged, kie li iĝis katedrestro en 1954, krome li havis altan postenon en jura instituto. Li okupiĝis precipe pri la konstitucio. Li partoprenis en la finaj 1940-aj jaroj en "konstruado" de socialismo, poste en reformaj movadoj en la finaj 1960-aj kaj 1980-aj jaroj. Li ricevis premion en 1963.

Verkaro (elekto) redakti

  • A magyar államjog alapjai (Fundamentoj de la hungara ŝtatojuro), (1953)
  • A szocialista alkotmányfejlődés új elemei (Novaj eroj de la socialista konstitucia evoluo), (1962); angle New elements in the evolution of socialist constitution (1968)
  • La formation et l’évolution du droit constitutionnel de la République Populaire Hongroise (1973)
  • Az európai népi demokráciák alkotmányai (1985)

Fontoj redakti