István Nagy (arkitekto)

István Nagy [iŝtvAn nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj komplete Nagy István Lajos estis hungara arkitekto.

István Nagy
István Nagy
István Nagy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1875 (1875-02-14)
en Budapeŝto
Morto 14-an de aŭgusto 1950 (1950-08-14) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

István Nagy[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1875 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aŭgusto 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Nagy maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1894, poste li studis en Reĝa Teknikuniversitato József, sed li ne akiris diplomon. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ estis desegnisto en arkitektura ateliero. Liaj memstaraj konstruaĵoj aperis ekde 1905. Li fondis propran firmaon en 1913. Dum la 1-a mondmilito li batalis, poste daŭrigis la arkitekturan laboron. Ekde 1920 li partoprenis en estraro de la ĉefurba municipo, iom poste li establis ankaŭ vendejon pri arkitekturaj materialoj. Inter 1921-1924 li projektis kune kun Richárd Schöntheil. Li neniam edziĝis.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • ludomo de Schwarz (Budapeŝto, 1904-1905)
  • ludomo de Szenes (Budapeŝto, 1905-1906)
  • ludomo de Rákosi (Budapeŝto, 1906-1907)
  • ludomo de Farkas (Budapeŝto, 1909)
  • ludomo de Krámer (Budapeŝto, 1909-1910)
  • ludomo de Polgár (Budapeŝto, 1909-1910)
  • parte propra ludomo (Budapeŝto, 1911)
  • luterana preĝejo (Nagybánya (1911-1912)

Fontoj redakti

Referencoj redakti