István Nagy (episkopo)

István NAGY [iŝtvAn nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy István estis hungara pastro, luterana episkopo.

István Nagy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de majo 1729 en Bezi. Li mortis la 19-an de aprilo 1812 en Sárszentlőrinc.

Biografio redakti

István Nagy frekventis lernejojn en Győr kaj Sopron, poste li plulernis en Wittenberg. Hejmenveninta li pastriĝis en 1753 en Nagyalásony. En 1745 li estis pastro en Várpalota, en 1765 en Sárszentlőrinc, kie li konstruis kirkon post jardeko. En 1786 li rifuzis esti episkopo, sed en 1796 li akceptis ĝin, krome li estis ankaŭ supera juĝisto..

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Rambach János Jakabnak Ur Jesus Krisztusnak kin-szenvedéséről való elmélkedései …’’ (1773, 1790) - tradukaĵo
  • ’’Az Ur vacsorájához először készülőknek való tanítás…’’ (1800, 1839)

Fontoj redakti