István PETŐFI [iŝtvAn petOfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petőfi István estis hungara poeto, agraristo, membro de Societo Petőfi. István Petőfi naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1825 en Szabadszállás. Li mortis la 1-an de majo 1880 en Csákó. Li estis la unusola frato de Sándor Petőfi, ĉiuj hungaroj konas lin pro konata poemo Al mi frato István, kiun Sándor Petőfi verkis.

István Petőfi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1825 (1825-08-18)
en Szabadszállás
Morto 1-an de majo 1880 (1880-05-01) (54-jaraĝa)
en Kondoros
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Sándor Petőfi vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

István Petőfi frue helpis al la patro, poste li memstare laboris, kiel buĉisto en Kunszentmiklós kaj Várpalota.[mankas fonto] Li iomete poemadis kaj lernis lingvojn. En 1848 li aliĝis al la memstara hungara armeo kaj li finbatalis la liberecbatalon.[mankas fonto] Poste li estis trudsoldato en armeo de Habsburgoj.[mankas fonto] En 1857 li estis familia edukisto, poste sukcesa agraristo en Dános.[mankas fonto] En 1858 li estis zorganto de Zoltán Petőfi.[mankas fonto] En 1863 li edziĝis, sed tio ne sukcesis, same fiaskis sorto de Zoltán Petőfi.[mankas fonto] Baldaŭe li aĉetis bienon en Dévaványa, kie li abrupte mortis.[mankas fonto]

Verkaro (elekto) redakti

  • A Petőfi Társaság költőinek antológiája (Antologio de poetoj de Societo Petőfi) 1942
  • Lovagolok fűzfasípot fújva… 1992 - kolektitaj poemoj
  • Petőfi koszorúi (Kronoj de Petőfi) 1973 - kolektaĵo

Fontoj redakti