István Simicskó [iŝtvAn ŝimiĉkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simicskó István estas hungara politikisto, ministro, juristo, parlamentano, profesoro.

István Simicskó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1961 (1961-11-29) (62-jaraĝa)
en Tiszalök
Lingvoj hungaraanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Kereskedelmi és Vendéglátóipari Főiskola • Miklós Zrínyi National Defense University • ELTE Faculty of Law
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

István Simicskó [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1961 en Tiszalök.

Biografio redakti

István Simicskó frekventis gimnazion en Budapeŝto (abituriento okazis en 1980), li akiris diplomon en Ekonomia Altlernejo (Budapeŝto) en 1985, en 1996 ekonomian diplomon, en 2002 juran diplomon en Universitato Eötvös Loránd. En 2009 li doktoriĝis en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj. Ekde 1996 li laboris en negrava laborejo, sed en 1989 li jam fondis propran entreprenon pri defendo de objektoj. En 1991 li komencis politikadi en la kristandemokrata partio, ekde 1998 li estas parlamenta deputito. Inter 2000-2002 kaj foje-foje ankaŭ poste li estis subministro. Ekde 2010 li instruas en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj. En 2015 li estis nomumita ministro pri defendo en Tria Kabineto Orbán.

Fontoj redakti