István STANIK [ŝtanik] estas rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Ineu (Bihor) la 17-an de decembro 1954.

Biografio redakti

István Stanik akiris diplomon pri ĵurnalismo en Akademio Ştefan Gheorghiu de Bukareŝto (1985). De 1985 li estis interna kunlaboranto de Fáklya de Oradea, de 1990 redaktoro, eldonisto, presarentreprenisto, ĉefredaktoro de Bihari Napló (1990–1991), de Kelet-Nyugat (1990) de Erdélyi Napló (1991–1995), respondecredaktoro de Média (1992), direktoro de Fakutya (1990–1992), Aréna (1990), Majomsziget (1990), Sziget (1990–1991), 7 Nap (1996) ĉefredaktoro Erdélyi Riport (2002–2004). Li estis fondintano, vicprezidanto (1990–1996) de Magyar Újságírók Romániai Egyesülete (Unuiĝo de Hungaraj Ĵurnalistoj de Rumanio).

Premioj redakti

  • 2003 - Spectator de EMKE,
  • 2006 - Sajtószabadság.

Fonto redakti