István Szigeti-Gyula

SZIGETI-GYULA István (sigeti-djula) estis hungara reformita episkopo, eklezia verkisto naskita en Visk en 1678 kaj mortinta en Nagyenyed la 1-an de julio 1740.

Kariero redakti

István Szigeti-Gyula studis en Nagyenyed poste li estis rektoro en Nagybánya. De 1705 li studis en Frankfurto ĉe Odro kaj Franeker. Reveninte li denove instruis en Nagybánya, poste en 1712 oni elektis lin pastro de Szinérváralja. En 1714 li denove fariĝis instruisto en Nagybánya. De 1737 li estis episkopo de la eklezidistrikto de Transilvanio. En 1738 je famo ke la filo József de Francisko Rákóczi la 2-a deziras enpenetri el Turkio Transilvanion li estis arestita kune kun pluraj reformitaj eklezigvidintoj, kaj nur post unu jaro li liberiĝis.

Verko redakti

  • Tractatus Theologici… (Frankfurt, 1707);
  • Vénségnek ékes koronája 1733 (h, n, és é. n.);
  • Halotti oratio… (Kolozsvár, 1743).

Fonto redakti