István Telekessy [telekeŝi] laŭ hungarlingve kutima nomordo Telekessy István estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko. Lia nomo kelkfoje aperis kiel Telekesi István,

István Telekessy

István Telekessy [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1633 en Csöméte, kiu nun estas parto de Lukácsháza. Li mortis la 3-an de marto 1715 en Eger.

Biografio redakti

István Telekessy lernis en altlernejoj en Romo, kie li pastriĝis en 1660. Li komence estis simpla pastro en diversaj lokoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

Li multe strebis por la katolikismo en la tuta diocezo, spite tion li apogis bataladon de Francisko Rákóczi la 2-a. La papo eksigis lin en 1709, Telekessy devis rezigni, sed post 2 jaroj li ricevis amnestion kaj li rericevis la episkopan seĝon. Li fondis en Eger porpastran lernejon, krome li komencis konstrui Bazilikon-ĉefkatedralon de Eger, kie li estas entombigita.

Liaj verkoj (elekto) redakti

  • ’’A világ pompás dicsőségének sietsége…’’ (1681, 1682)
  • ’’Flores Precum Devotioni, Piarum Mentium...’’ (1702)

Fontoj redakti