István Vedres [iŝtvAn vedreŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vedres István estis hungara inĝeniero (arkitekto, hidrologo), poeto. Lia nobeliĝis en 1826 kun la antaŭnomo varasányi.

István Vedres
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1765 (1765-09-22)
en Szeged
Morto 4-an de novembro 1830 (1830-11-04) (65-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

István Vedres [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1765 en Szeged, li mortis la 4-an de novembro 1830 en Szeged.

Biografio redakti

István Vedres frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Pest, fine li akiris diplomon en Institutum Geometricum en 1786. Post siaj studoj li estis nomumita inĝeniero de Szeged. En kampoj de Csengele en 1789 li gvidis la arboplantadon, sekve li solvis la unua problemon pri la ventomovata sablo. Baldaŭ li projektis sekigojn de marĉoj, en 1805 li kampanjis por kanalo Danubo-Tiso inter Soroksár kaj Szeged tra Kecskemét kaj Kiskunfélegyháza. Tiutempe li rekomendis diversajn hidrologiajn konstruaĵojn, eĉ István Széchenyi ĉerpis el tiuj planoj, Vedres ofte estis menciita kiel "Széchenyi de Szeged". En 1808 li kreis tutlande faman modelan bienon. En la 1810-aj jaroj li plantis kotonojn, sed tio ne sukcesis pro la neatenditaj frostoj. Li estis arkitekto de la tiama Urbodomo de Szeged. Li verkis ankaŭ [poemo]]jn, en 1803 lia teatraĵo estis prezentita en Szeged. Li apartenis literature al András Dugonics. Li pensiuliĝis en 1821 kiel ĉefinĝeniero de Szeged. Li partoprenis en fondo de Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar nyelvnek a magyar hazában való szükséges voltát tárgyazó hazafiúi elmélkedések (1790)
  • A Tiszát a Dunával összvekaptsoló ujj hajókázható tsatarna… (1805; germane post 2 jaroj)
  • Egygy NEMZETI JÓSZÁG, mellyet… (1807) [2]
  • A sivány homokság használhatása (1825)
  • A tul a tiszai nagyobb árvizek eltéríthetésérül egy két szó (1830)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti