István Znám [iŝtvAn], slovake Štefan Znám, laŭ hungarlingve kutima nomordo Znám István estis ĉeĥoslovakia hungara matematikisto, altlerneja instruisto. Li okupiĝis pri nombroteorio kaj grafeo.

István Znám
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1936 (1936-02-09)
en Veľký Blh
Morto 17-an de julio 1993 (1993-07-17) (57-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

István Znám[1] naskiĝis la 9-an de februaro 1936 en Veľký Blh (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 17-an de julio 1993 en Bratislavo (Slovakio).

Biografio redakti

István Znám apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Komence li lernis hungare, sed post la 2-a mondmilito la hungarlingvaj lernejoj estis malpermesitaj. Li maturiĝis en 1954, poste li akiris diplomon en Universitato Komenský en 1959. Post siaj studoj li instruis jaron en mezlernejo, poste li estis asistanto, poste lektoro inter 1960–1968 en Slovaka Teknika Universitato de Bratislavo, poste li revenis al la origina Universitato Komenský kiel docento. Intertempe li doktoriĝis (CSc) ĉe la universitato en 1966, doktoriĝis (D.Sc.) antaŭ la akademio en 1980. Post 2 jaroj li atingis la instruan rangon profesoro. Li ankaŭ pasigis plurajn monatojn ĉe eksterlandaj universitatoj: Kanado (1984, 1991) kaj Aŭstralio (1993). Li ricevis akademian premion en 1980. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Teória čísel (1976)
  • Otec, matka, matematika a ja (1982)
  • Pohľad do dejín matematiky (1986)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Veľký Blh (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti