italki (elp.ˈɪtɔːki') estas reta edukteknologia platformo por lerni lingvojn, kiu ligas lingvajn lernantojn kaj instruistojn tra vida babilado. La retejo permesas trovi privatajn instruistojn aŭ mentorojn por 1-sur-1 instruado en pli ol 150 lingvoj, aranĝi kaj pagi lingvolecionojn[1]. Ĝi ofte estas ankaŭ la sola maniero kiu permesas lerni lingvojn de sia hejmo aŭ komputilo sen bezoni la multekostajn rimedojn por vojaĝi al ĉeestaj klasoj kie la ofertataj lingvoj ofte ankaŭ ne reprezentas la lingvojn parolatajn en tiuj lokoj[1].

italki
retejo
Retadreso http://www.italki.com/
Kategorio lingvoinstruado
Fondiĝo 2007
Stato aktiva
vdr

Koncepto redakti

italki estas reta merkato kaj socia retejo fokusante instruadon de lingvoj. Uzantoj estas klasifikitaj kiel "studentoj" aŭ "instruistoj". Por esti membro de italki retadreso necesas. Ankaŭ necesas pagi por povi aranĝi retan lecionon kun instruisto. Instruistoj trapasas proceduron, kiu inkluzivas konfirmon de sia identeco kaj de akreditaĵo kiel instruisto.

La plej granda parto de la lecionoj okazas per Skype aŭ per voĉmesaĝoj en WhatsApp (elp. vacap)[1]. Instruistoj kaj studentoj ankaŭ ŝatas la platformon ĉar ĝi permesas al ili havi kontaktojn kun homoj el la tuta mondo por interŝanĝi ideojn, paroli de temoj pri kiuj ili pasias aŭ estas fascinataj, havas scivoleman intereson[2].

Instruista merkato redakti

La instruistoj en italki estas nomumitaj kiel "profesiaj instruistoj" (angle: professional teacher) aŭ "komunumaj mentoroj" (angle: community tutor). La unuaj kun profesia sperto en edukado aŭ atestado havas profesian sperton en la instruado aŭ posedas atestojn. Ili ankaŭ gajnas monon kiel sendependaj mentoroj[3]. Kiam la profesoroj kompletigas la lecionojn, ili ricevas reagojn kaj poentarojn de italki-studentoj kaj tiele la intstruisto akiras personan reputacion[4]. Krome, Italki-instruistoj povas krei profilon.

Tamen ambaŭ "komunumaj mentoroj" povas krei instruistan profilon kaj agordi siajn proprajn pagokotizojn[5].

Studentoj redakti

Studentoj ankaŭ povas uzi ĝin kiel platformo por reciproka lingva interŝanĝo[6].

Historio redakti

En 2007, Kevin Chen kaj Yongyue Jiang kunfondis italki kiel reta lingvo-interŝanĝa komunumo[7]. Instruistoj en italki fiksis ilian propran prezon kaj tempan horaron[8].

En 2016, italki kolektis 3 milionojn da usonaj dolaroj de Hujiang, ĉina edukada firmao, subtenata de Baidu, kun pli ol 100 milionoj da uzantoj[9][10][11][12].

Ekde julio 2017, italki havas pli ol 3 milionojn da uzantoj en pli ol 100 landoj kaj ĉ. 5 000 instruistojn [13][14].

En oktobro 2019, italki akiris la hispanan kompanion Lingbe. Lingbe estas la kompanio respondeca pri lingvolernanta apo por saĝtelefonoj[15].

Lingvoj en italki redakti

Reta instruado vere rompas barojn de geografio, tempo, lingvoj, rimedoj ktp[10].

La retejo proponas pli ol 100 lingvojn el kiuj studentoj kaj instruistoj povas elekti[2][16].

La angla estas la plej lernata lingvo, sekvita de la hispana, la franca, la ĉina kaj la japana.

Esperanto

Ankaŭ Esperanto estas inter la lerneblaj lingvoj. La platforma interfaco de italki subtenas 19 lingvojn, inter kiuj Esperanto[17][18].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Claudia Farhart, The strangers helping each other learn a new language - via WhatsApp (La fremduloj helpantaj unu la alian lerni novan lingvon - per WhatsApp). SBS News, la 21-an de Majo 2019, alirite la 7-an de Februaro 2022.
  2. 2,0 2,1 (en) Connie Chen, italki is an online language-learning platform that connects you with fluent speakers and teachers at a very low cost — here's how it helped me practice and learn a new language faster, Business Insider, la 26-an de septembro 2017.
  3. (en) Connie Chen, Why it's a leading platform for online language learning, recenzo, la 16-an de januaro 2020.
  4. (en) Camille Ricketts, "italki launches marketplace for language-tutors" (italki lanĉas merkaton por mentoroj de lingvoj), VentureBeat, la 25-an de marto 2009
  5. (en) italki.com brings language teaching to market ( italki.com alportas lingvoinstruadon al la merkato), Ryan McLaughlin, CNet Asia, Arkivita la 1-an de junio 2009 ĉe Wayback Maŝino, la 24-an de marto 2009
  6. (en) Claudia Farhart, The strangers helping each other learn a new language - via WhatsApp, SBS News, la 21-an de majo 2019.
  7. "italki.com Free Skype VoIP and IM Language Partner Community," Freelanguage.org, 2007
  8. (en) bob Lotich, 6 Legit Ways to Make Money From Home That You’ve Never Heard Of, HuffingtonPost, la 25-an de januaro 2014
  9. (en) Yon Heong Tung, Shanghai-based startup italki raises US$3M to help Chinese students find language tutors , e27, la 24-an de junio 2016
  10. 10,0 10,1 (en) How online education giant hujiang connects teachers from the globe to millions of chinese e-learners, Asian Education Update, la 22-an de julio 2016.
  11. (en) Anirvan Ghosh, China: Hujiang invests $3m in ed-tech startup Italki, Deal Street Asia, la 23-an de junio 2016
  12. “China’s Learning Site Hujiang Now Has Over 100M users,” technews.co, TechNews, http://technews.co/2016/01/14/chinas-learning-site-hujiang-now-has-over-100m-users/ Arkivigite je 2016-06-25 per la retarkivo Wayback Machine, January 14th, 2016
  13. (en) Samuel Muston, The 10 best language products,” Independent, la 9-an de majo 2012.
  14. italki Kevin Chen:做语言学习的“淘宝, 陆家嘴, Sina, la 13-an de julio 2017
  15. (en) italki_acquires-Lingbe | oktobro 2019
  16. (en) Yon Heong Tung, Shanghai-based startup italki raises US$3M to help Chinese students find language tutors, e27, la 24-an de junio 2016
  17. (eo) Dima Ŝevĉenko, Kelkaj demandoj al Vjaĉeslav Ivanov, Revuo Esperanto, p. 43, n-ro 1365 (2), februaro 2022.
  18. Apo italki en Apple Store

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti