Ittigen

komunumo de Svislando


Ittigen estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 10688 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝia areo estas 4,20 km², kio donas loĝantardensecon de 2544,76 homoj po km². (Ne miksu kun Itingen en Kantono Bazelo Kampara!)

Ittigen
Blazono de Ittigen
Blazono de Ittigen
Blazono de Ittigen
Trajnoj en la stacidomo de Worblaufen
Trajnoj en la stacidomo de Worblaufen
Trajnoj en la stacidomo de Worblaufen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 58′ 40″ N 7° 28′ 45″ O / 46.97778 °N, 7.47917 °O / 46.97778; 7.47917 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 40″ N 7° 28′ 45″ O / 46.97778 °N, 7.47917 °O / 46.97778; 7.47917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10688
Areo 4,20 km²
Alteco 526 m super marnivelo
Poŝtkodo 3063
Komunumkodo 0362
Mapo de Ittigen
Mapo de Ittigen
Mapo de Ittigen
vdr

Geografio redakti

Ittigen estas komunumo nordoriente de la federacia urbo Berno en ties aglomeraĵo. La urbeto situas ĉe la fino de la valo de la rivero Worble ĉe ties alfluejo al la Aro. La komunumo konsistas el la du iamaj vilaĝoj Worblaufen kaj Ittigen.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Ittigen limas en nordo al Münchenbuchsee, en oriento al Bolligen, en sudo al Ostermundigen kaj Berno, kaj en okcidento al Zollikofen kaj Moosseedorf.

Ekonomio redakti

Ittigen estas industria antaŭurbo de Berno. En la kvartalo Worblaufen la svisa telefongiganto Swisscom havas sian ĉefan sidejon.

Trafiko redakti

Tra Ittigen unuflanke pasas diversaj linioj de la tramreto de mallarĝŝpura fervojkompanio Regionalverkehr Bern-Solothurn kaj aliflanke la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko, kiu disponas pri stacidomo en Worblaufen.

En la oriento de la urbo troviĝas la aŭtoŝosetriangulo de la naciaj aŭtoŝoseoj Al de Ĝenevo tra Berno al Zuriko kaj A6 de Thun al Bielo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ittigen datiĝas el la jaro 1318 kiel Yttingen.

Esperanto-movado redakti

En Ittigen vivas Bruno Graf, dum 1960-1963 kaj 1997-2006 prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti