Iván Köves [koveŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Köves Iván estis hungara-germana violonĉelisto, fotisto, altlerneja instruisto.

Iván Köves
Iván Köves en 2007
Iván Köves en 2007
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1926 (1926-05-26)
en Kiskunhalas
Morto 20-an de aŭgusto 2015 (2015-08-20) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fotisto • violonĉelisto • arthistoriisto
vdr

Iván Köves[1] naskiĝis la 26-an de majo 1926 en Kiskunhalas, li mortis la 20-an de aŭgusto 2015 en Budapeŝto.

Memfoto de Iván Köves en 1964
Foto de Iván Köves

Biografio redakti

Iván Köves dum la nazia erao estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li studis violonĉeladon en en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, same filozofion en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1949 li estis kondamnita al duonjara malliberejo pro provo de malpermesata forlaso de la lando. Dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Vieno, kie kun Zoltán Rozsnyai establis simfonian orkestron el hungaraj disidantoj. Post koncerto-serio la orkestro translokiĝis en 1960 al Marl (Okcidenta Germanio). Jam en Vieno Köves interesiĝis pri fotado kaj uzis ĝin kiel ilon por sia krea laboro. En 1958, ĉe la Internacia Fotografa Ekspozicio en Parizo, li estis premiita, eĉ en 1962 lia foto estis la "Plej Bona Bildo de la Mondo" en Palermo. En la sekvaj jaroj li partoprenis en fotekspozicioj en diversaj okcidentgermanaj urboj. En 1964 li edziĝis, baldaŭ filino naskiĝis. Köves verkis ankaŭ didaktikajn, art-teoriajn kaj kulturpolitikajn verkojn. Depost fino de la socialismo en 1994 li revenis al sia naskiĝlando. Li ricevis germanan premion en 2015. Oni aprezis Köves majstro de la dialektikaj fotoj kaj filozofo de la kamerao.

Elektitaj libroj redakti

  • Marl – Marler Impressionen (1966)
  • Marl (1971)
  • Kommunikative Meditation – Beispiel Jugendburg Gemen (1984)
  • Philharmonia Hungarica 1957–2001 (kunverkinto, 2006)
  • ABSZTRÁCIÓ – Vizuális kommunikáció és dialektikus képnyelv (2007)
  • Zsinagóga Kiskunhalason (kunverkinto, 2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti