Iván PAUR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Paur Iván (foje Paúr Iván) estis hungara juristo, arkivisto, arkeologo, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

Iván Paur [1] naskiĝis la 21-an de junio 1806 en Hungara reĝlando en Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio, en Burgenlando). Li mortis la 17-an de decembro 1888 en Sopron.

Biografio redakti

Iván Paur frekventis mezlernejojn en Sopron kaj Kőszeg, universitaton en Pozsony, kie li iĝis juristo en 1831. Li ricevis postenon en familio Esterházy. En 1842 li studvojaĝis al Svislando kaj Habsburga Imperio. Hejmenveninta li eklaboris en Pozsony. En 1848 li aliĝis al la hungara armeo, tial li estis arestita post fiasko de la revolucio. En 1855 li ne plu estis juristo, sed li havis ŝtatan postenon en Pest (urbo), poste li estis familia arkivisto ĉe István Széchenyi. En 1858 li translokiĝis al Sopron, kie li okupiĝis ĉefe pri arkeologio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Tsányi's Hans ungarische Chronik vom Jahre 1670-1704 (1858)
  • XI. Innocent pápa bullája, mellyel néhai kalocsai érsek Széchenyi Pál, egykorú pécsi püspök székében 1678. évben meg erősíttetett (1864)
  • Hans Georg Ritter's Oedenburger Chronik zur Geschichte der Rákóczy'schen Belagerung im Jahre 1704 (1874)

Fontoj redakti