Iván Petrovich [petroviĉ, petrovitj] estis hungara-serba-germana aktoro. Liaj pli gravaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Petrovich Iván kaj Petrovics Szvetiszláv [svetislAv]; laŭ slave-cirile Svetislav Ivan Petrović, Иван Петровић, Cветислав Петровић.

Iván Petrovich
Iván Petrovich
Iván Petrovich
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de januaro 1894(nun 1894-01-01)
en Hungario Újvidék (Hungara reĝlando)
Morto la 18-an de oktobro 1962
en Germanio Munkeno (Okcidenta Germanio)
Ŝtataneco HungarioOkcidenta Germanio
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo filmaktoro
vdr

Iván Petrovich [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1894 en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 18-an de oktobro 1962 en Munkeno (Okcidenta Germanio).

Biografio redakti

Iván Petrovich devenis el serba familio. Li lernis lernejojn en Budapeŝto, fine li lernis arkitekton en Reĝa Teknikuniversitato József. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ atleto kun sukcesoj, kiuj portis sukcesojn ankaŭ en mutaj filmoj. Li estis en baldaŭaj filmoj ankaŭ talenta kantantisto. Inter 1920 kaj 1925 li havis filmajn rolojn en Vieno, poste en Budapeŝto, inter 1927-1930 en Berlino, Munkeno, Parizo, poste en Holivudo, inter 1931–1941 en Germanio, inter 1941–1944 denove en Budapeŝto. En Budapeŝto li havis rolojn ankaŭ en Gaja Teatro. Post la 2-a mondmilito li translokiĝis al Munkeno, kie li havis filmajn figurantajn rolojn. Li estis foje kunlaboranto de hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo. Dum 4 jardekoj li rolis en cent filmoj.

Li edziĝis en 1923 - eksedziĝis post 7 jaroj, denove li edziĝis en la 1930-aj jaroj.

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A napraforgós hölgy (1918 sub nomo Svetozar Petrov) - debuto
  • Hegyek alján (1920 sub nomo Petrovics Szvetiszláv) - paŝtista filo
  • Die Fledermaus (1931, germana-franca filmo) - princo
  • Európa nem válaszol (1941, hungara filmo, sub nomo Petrovics Szvetiszláv) - Vincent Gordon
  • Kalotaszegi madonna (1943, hungara filmo, sub nomo Petrovics Szvetiszláv) - Karsady Géza
  • Machita (1944, hungara filmo, sub nomo Petrovics Szvetiszláv) - fabrikestro
  • Der Prozeß (1948) - prokuroro
  • Fritz und Friederike (1952) - oficisto
  • Forever My Love (1962)

Fontoj redakti