Ivan Dmitrieviĉ Papanin (en rusa Иван Дмитриевич Папанин, 26a de Novembro (laŭ malnova stilo 14a de Novembro 1894 - 30a de Januaro 1986) estis rusa polusa esploristo, sciencisto, vic-admiralo, kaj dufoje Heroo de Sovetunio, kiu krome ricevis naŭfoje la medalon de la Ordeno de Lenin.

Ivan Papanin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1894 (1894-11-14)
en Sebastopolo
Morto 30-an de januaro 1986 (1986-01-30) (91-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo polusa esploristo • verkistomilitistopolitikistogeografo
vdr

Li partoprenis en la Rusia enlanda milito en Ukrainujo en la flanko de Sovetunio. En 1920 li estis sendita al Krimeo por organizi gerilon kontraŭ la Barono Vrangel. Kaj poste partoprenis al diversaj nordpolusaj ekspedicioj en la 1930-aj jaroj, ekzemple al Lando de Francisko Jozefo.

En 1937-1938 li estis estro de fama ekspedicio Norda Poluso-1.[1] Kvar esploristoj, Ivan Papanin, Ernst Krenkel, Jevgenij Fjodorov kaj Pjotr Ŝirŝov, surteriĝis sur la flosanta glaciejo nordpolusa el aviadilo pilotita de Miĥail Vodopjanov. Dum 234 days, la teamo de Papanin plenumis ampleksan gamon de sciencaj esploradoj en ĉe-polusa zono, ĝis ili estis reprenitaj de du glacirompiloj nome Murman kaj Tajmir. Ĝi estis la unua ekspedicio tiutipa en la mondo. Ĉiuj membroj de la ekspedicio ricevis la titolon Heroo de Sovetunio, kiu estis tre rara antaŭ la Dua Mondmilito.

Referencoj redakti

  1. North Pole Drifting Stations (1930s-1980s). Woods Hole Oceanographic Institution (2011-08-17). Alirita 2012-01-08.

Eksteraj ligiloj redakti