Ivan POLZUNOV (ruse Иван Иванович Ползунов; Jekaterinburg, 28-an de majo 1728Barnaul, 27-an de majo 1766) estis rusa inventisto, kiu konstruis vapormaŝinon en Rusio kiel unua. Lia maŝino uzis duŝaftan cilindron, kie la ŝaftoj movis la saman cilindron, en sinsekva labortakto. La maŝino tiel daŭre funkciis, la divido de la vaporo- kaj akvoprovizo okazis aŭtomate.

Ivan Polzunov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1728 (1728-03-14)
en Jekaterinburgo
Morto 27-an de majo 1766 (1766-05-27) (38-jaraĝa)
en Barnaul
Mortokialo tuberkulozo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Ekaterinburg plant
Okupo
Okupo patent inventor
vdr

Li naskiĝis en soldata familio, finstudis en Jekaterinburg minadon (1742) kaj laboris samloke kiel mekanika helpisto. Li veturis en 1748 al Barnaul kaj laboris tie kiel teknikisto en metalprilabora uzino. Krom tio, li intense studadis ĝistiamajn sciencajn konojn pri maŝinkonstruo, ankaŭ verkojn de Miĥail Lomonosov. Li iĝis kiel kapablulo en 1750 uzina tavolgvidanto.

Li volis anstataŭigi la ĉevalojn en arĝenta minejo. Tial li laboris ekde la 1950-aj jaroj ĝis 1763 pri iu transporta maŝino. La maŝino estis daŭre uzata en 1766 kaj fortis 1,2 kilovatojn. Pro tio carino Katerino la 2-a (Rusio) premiis lin persone per 400 rubloj kaj donacis al li eĉ pli altan oficiran rangon.

Li volis konstrui pli fortan maŝinon (kun 32 ĈP), sed li malsaniĝis en 1764 pro tuberkulozo, kio malebligis rapidan efektivigon de la planoj. Li mortis tri tagojn antaŭ la provoj de la nova maŝino.

Lian nomon portas altaja altlernejo.

Fontoj redakti