Ivano-Frankivsko

urbo en Ukrainio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ivano-Frankivsk (stacidomo).

Ivano-Frankivsko[1] (ukraine Івано-Франківськ) estas grava urbo en Ukrainio – centro de Ivano-Frankivska provinco. La loĝloko en la 2-a jarmilo grandparte estis parto de la Grandduklando Litovio, poste de Pollando-Litovio, kie ĝi ekhavis urborajtojn en 1662, ekde 1772 de Aŭstrio (havante germanan urbonomon Stanislau) kaj ekde 1919 de Pollando (havante polan nomon Stanyslawiw ekde 1919, Stanisławów ekde 1921). Kiel multaj urboj de la regiono, ĝis komenco de la 1940-aj jaroj la urbo estis je granda parto juda kaj jidlingva,[2] ĝia nomo estis סטניבסל (Stanislaŭ aŭ Stanislav, la lasta sono en la Internacia Fonetika Alfabeto estas β). En la ukraina lingvo la urbo neoficiale nomiĝis Stanislav (ukraine Станіслав), ekde 1919 ĝis 1962 Stanislaviv (ukraine Станіславів), ekde 1944 kadre de la Ukraina SSR tute oficiale. Ĝi ricevis sian novan ukrainan nomon en 1962 memore al la verkisto Ivan Franko, por plifortigi la ukrainan identecon de la urbo.

Ivano-Frankivsko
Urbocentro
Urbocentro
Urbocentro
urbo de provinca signifo • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ukrainio
Poŝtkodo 76000–76490
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 238 196  (2022) [+]
Loĝdenso 2 002 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 55′ N, 24° 43′ O (mapo)48.92277777777824.710555555556Koordinatoj: 48° 55′ N, 24° 43′ O (mapo) [+]
Alto 244 m [+]
Areo 119 km² (11 900 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ivano-Frankivsko (Ivano-Frankivska provinco)
Ivano-Frankivsko (Ivano-Frankivska provinco)
DEC
Ivano-Frankivsko
Ivano-Frankivsko
Situo de Ivano-Frankivsko
Ivano-Frankivsko (Ukrainio)
Ivano-Frankivsko (Ukrainio)
DEC
Ivano-Frankivsko
Ivano-Frankivsko
Situo de Ivano-Frankivsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ivano-Frankivsk [+]
vdr
situo

Historio redakti

Nazia okupado redakti

En oktobro 1941 pli ol 12 000 judoj en la urbo estis pafmortigitaj, la aliaj estis deportitaj al la nazia ekstermejo Bełżec/Belzec en 1942 kaj preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj tie, ĝis la koncentrejo malinstaliĝis en januaro/februaro 1943. En la urbo, virino de juda origino kaj ŝiaj 2 filinoj estiĝis Atestantoj de Jehovo. Ili vivis en juda geto. Atestantoj de Jehovo eksciis, ke la nazioj planis ekzekuti ĉiujn judojn en la urbo, kaj ili organizis eskapon por la 3 virinoj. Riskante siajn proprajn vivojn, la Atestantoj kaŝadis tiajn judajn fratinojn dum la tuta tempo de la milito[3]. La Soveta armeo okupis la urbon en 1944.

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Ivano-Frankivsko estas

Referencoj redakti

  1. Volodimir Pacjurko. Granda Esperanta-ukraina vortaro. Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj Arkivigite je 2022-08-14 per la retarkivo Wayback Machine — Lvivo, 2015
  2. En 1990, proksimume duono de la urbanaro estis juda, ĝis 1931 la procentaĵo jam malkreskis ĝis nur triono, ĉ. 25 000 personoj, pro elmigro al okcidenta Eŭropo kaj al Usono, sed post la komenco de la dua mondmilito la nombro de judoj en la urbo kreskis ĝis pli ol 40 000, interalie pro deportado de Transkarpatio al la urbo.
  3. Jarlibro de la Atestantoj de Jehovo, 2002, p. 143.

Vidu ankaŭ redakti