Ivanov

Vikimedia apartigilo
Pri urbo en Rusio vidu en artikolo Ivanovo.

IVANOV (ina formo IVANOVA) estas unu el la plej disvastiĝintaj familinomoj en Rusio (kaj kelkaj aliaj postsovetiaj landoj) kaj Bulgario. Ĝi devenas de la nomo Ivan (Johano).

Kiam oni volas mencii averaĝan rusan nomon, oni mencias la liston "IVANOV, PETROV, SIDOROV". Malgraŭ ekzisto de la ŝabloniĝinta triopo de familinomoj, la vera disvastiĝo de la familinomoj en Rusio estas jena[1]:

1. Smirnov
2. Ivanov
3. Kuznecov
4. Popov
5. Sokolov
6. Lebedev
7. Kozlov
8. Novikov
9. Morozov
10. Petrov
[...]
65. Maksimov
66. Sidorov
67. Osipov

En Rusio oni ofte uzas kunmeton Ivanov Ivan Ivanoviĉ por plenigi ekzemplojn de diversaj dokumentoj en publikaj lokoj (kvitancoj ks.; kp. usona John Doe).

Kelkaj famaj homoj kun familinomo Ivanov redakti

Vidu ankaŭ liston en la ruslingva Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. Ĵurnalo “Kommersant”, [1]

Eksteraj ligiloj redakti