Ivory Joe Hunter (n. 10-an de oktobro 1914 en Kirbyville, Teksaso; m. 8-an de novembro 1974 en Memphis, Tenesio) estis usona ritmenbluso-kantisto, pianisto kaj kantverkisto, ne intermiksebla kun Motown-produktisto kaj kantverkisto Ivy Joe Hunter.

Ivory Joe Hunter
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1914 (1914-10-10)
en Kantono Jasper
Morto 8-an de novembro 1974 (1974-11-08) (60-jaraĝa)
en Memphis
Mortokialo kanceropulma kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistopianistokantaŭtoro
vdr

Hunter estis konata kiel „la barono de bugio“, sed ankaŭ kiel „la plej feliĉa vivanta homo“. Lia plej fama furorkanto estis en 1956 Since I Met You, Baby. Oni taksas, ke li verkis pli ol 7000 kantojn.

Ivory Joe, jen lia baptonomo, naskiĝis en muzikeman familion. Lia patro ludis gitaron, lia patrino estis gospelo-kantistino. Jam en lia junaĝo montriĝis la talento de Hunter je la piano. Alan Lomax sonregistris lin en 1933 por la Library of Congress.

Komence de la 1940-aj jaroj Hunter tenis propran radioelsendon en Beaumont (Teksaso). En 1942 li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie li muzikis kun Johnny Moore's Three Blazers. Kun ili li surdiskigis sian unuan furorkanton, Blues at Sunrise, kiun li eldonis per sia propra eldonejo Ivory Records.

Pli malfrue en la 1940-aj jaroj Hunter fondis la diskeldonejon Pacific Records. Multajn sonregistraĵojn de ĉi tiu fazo Four Star Records permesigis en Holivudo kaj noveldonis. En 1949 li lanĉis siajn tut-usonajn ritmenblusajn furoraĵojn I Quit My Pretty Mama kaj Guess Who. En 1950 I Almost Lost My Mind, publikigita je MGM Records, konkeris la pintan pozicion de la ritmensblusaj ranglistoj. Sekvis pluaj furoraĵoj, kaj en 1951 li unuafoje prezentis en la televido. En 1954 li jam estis surdiskiginta pli ol cent titolojn. En 1956 aperis lia plej granda furoraĵo, Since I Met You, Baby ĉe Atlantic Records, kiu atingis rangon dek du en la popmuzikaj rangolistoj.

Fine de la 1950-aj jaroj la sukceso komencis malkreski. En la 1970-aj jaroj Hunter resurscenejiĝis kiel kontreo-kantisto. Li prezentis i.a. je la Monterey Jazz Festival.

Ivory Joe Hunter mortis en 1974 pro pulmokancero.

Kelkajn pecojn de Hunter aliaj muzikistoj denove surdiskigis. Pat Boone lanĉis en 1956 per I Almost Lost My Mind pintan furoraĵon. Sonny James atingis en 1970 per Since I Met You, Baby rangon 1 de la kontreo-ranglistoj kaj enkondukis per tio reaperon de Hunter. Elvis Presley lanĉis du pintajn furoraĵojn per kantoj de Hunter: My Wish Came True kaj Ain't That Loving You, Baby.

Eksteraj ligiloj redakti