Izabela de Angulemo

Izabela de Angulemo (n. 1188, m. la 31-an de majo 1246) estis edzino de Johano (Anglio).

Izabela de Angulemo
Reĝino de Anglio (progeedza)
Regado 24-a de aŭgusto 1200 - 19-a de oktobro 1216
Kronado 8-a de oktobro 1200
Persona informo
Isabelle d'Angoulême
Naskiĝo ĉirkaŭ 1188
Morto la 4-an de junio 1246, ĉirkaŭ 57/58-jaraĝa
en Abatejo Fontevraud, Francio
Tombo samloke
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Taillefer
Patro Aymer, grafo de Angulemo
Patrino Alice de Courtenay
Edz(in)o 1. Johano de Anglio • 2. Hugo la 10-a de Lusignan
Infanoj 5 idoj kun Johano; 9 idoj kun Hugo
Profesio
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Anglio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Izabela estis la sola ido, kaj heredontino, de Aymer Taillefer, grafo de Angulemo, kaj pranepino de Ludoviko la 6-a (Francio). Post kiam ŝia patro mortis en 1202, ŝi iĝis grafino de Angulemo.

Reĝino de Anglio redakti

La 24-an de aŭgusto 1200 Izabela edziĝis al Johano, reĝo de Anglio, malgraŭ ke ŝi estis fianĉiĝinta al Hugo, Grafo de Lusignan, kiu petis la helpon de Filipo la 2-a (Francio). Filipo alvokis Johanon al sia kortego por respondi al la akuzoj. Kiam Johano rifuzis alveni, Filipo deklaris ke Johano punperdis ĉiujn siajn posedaĵojn en Francio krom Gaskonio, kaj invadis Normandion. Izabela jam famis pro sia beleco. La geedziĝo ne kontentigas, parte ĉar Johano multe pli aĝis kaj parte ĉar kaj Johano kaj Izabela koleremis.

Dua edziĝo redakti

Johano mortis en 1216 kaj Izabela revenis en Francion. En 1220 ŝi edziĝis al Hugo la 10-a (grafo de Lusignan) - ne tute certis ĉu li estis la sama Hugo al kiu ŝi antaŭe finanĉiĝis ĉu li estis ties filo.

Morto redakti

En 1244 Izabela akuziĝis pro komploto kontraŭ Ludoviko la 9-a (Francio), kaj fuĝis al Abatejo Fontevraud, kie ŝi mortis en 1246. Ŝi ordonis ke ŝi entombiĝu en la korto ekster la abateja preĝejo pro siaj pekoj. Tamen, vizitante la abatejon, ŝia filo Henriko la 3-a (Anglio) ŝokiĝis pro tio kaj komandis ke ŝi reentombiĝu en la preĝejo mem, tuj apud Henriko la 2-a (Anglio) kaj ties edzino Eleonora de Akvitanio. Post ŝia morto la plejparto de ŝiaj filoj per ŝia dua edziĝo konsciis ke ili ne ĝuos sukcesajn karierojn en Francio kaj iris al la kortego de Henriko la 3-a en Anglio.

Idoj redakti

Izabela kaj Johano (Anglio) havis kvin idojn:

Izabela kaj Hugo la 10-a (grafo de Lusignan) havis naŭ idojn: