La Izabela lanio (Lanius isabellinus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas la orienta ekvivalento de la Ruĝdorsa lanio (Lanius collurio) kun kiu ĝi estis iam konsiderata samspecifa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Izabela lanio
Izabela lanio
Izabela lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. isabellinus'
Lanius isabellinus
(Hemprich & Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Lanius isabellinusIbis1867P005A

Tiu palearktisa birdo reproduktiĝas en suda Siberio kaj centra Azio (raso L. i. phoenicuroides, konata kiel Turkestana lanio) kaj en Ĉinio (raso L. i. isabellinus, konata kiel Daŭria lanio (laŭ la regiono DaŭrioTransbajkalo)) kaj vintras en tropikoj. Tiuj du rasoj estas foje konsiderataj kiel separataj specioj. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo, inklude Brition, kutime en aŭuno.

Ĝi estas migranta mezgranda paserino kiu manĝas grandajn insektojn, malgrandajn birdojn, rodulojn kaj lacertojn. Kiel ĉe aliaj lanioj, ankaŭ tiu ĉasas el elstaraj ripozejoj kaj palisumas la kadavraĵojn sur dornojn aŭ ĉe pikdrata bariero kiel en provizejo. Ili reproduktiĝas en malferma kultivata kamparo, prefere kun dornarbustoj.

La plumaro estas izabela, la sabla koloro kiu havigas nomon al ĝi. Ĝi havas ruĝecan voston, grizecajn dorson kaj kronon kaj nigran maskon sub blanka superokula strio. La flugiloj estas malhelaj kun blanka makulo. La beko estas grizeca, kaj ĉe plej parto de lanioj, ĝi estas larĝa ĉebaze, fortika kaj hokoforma en supra makzelo. Junuloj povas esti distingitaj el junuloj de Ruĝdorsa lanio pro multe pli disa skvameco en subaj partoj.

Rijado, Saŭdarabio, Septembre 1993


Plie redakti

Identigo redakti

  • Worfolk, Tim (2000) Identification of red-backed, isabelline and brown shrikes Dutch Birding 22 (6): 323-362

Vagantoj redakti

  • Message, Stephen (2001) The Turkestan Shrike in Kent Birding World 14(10):432-434

Eksteraj ligiloj redakti