Izocianatoj estas funkciaj grupoj kun formulo R-N=C=O. Organikaj kombinaĵoj kiuj entenas la izocianatan grupon estas raportataj kiel izocianatoj. Organika kombinaĵo kun du izocianataj grupoj estas konataj kiel duizocianatoj. Duizocianatoj estas produktataj por la fabrikado de poliuretanoj, klaso de polimeroj. Izocianatoj ne devas konfuziĝi kun cianidoj, cianatoj, tiocianatoj (aŭ R-S-C≡N) kaj izotiocianatoj (aŭ R-N=C=S) kiuj estas tre malsimilaj familioj de kombinaĵoj.

La tiocianatoj (aŭ R-S-C≡N) posedas atomon de sulfuro en la loko de la oksigenatomo. La izotiocianatoj (aŭ R-N=C=S) posedas nur duoblajn ligojn en la karbonatomo inter la nitrogena kaj la sulfuratomoj. Izocianatoj estas uzataj en la fabrikado de farboj. Ili estas klaso de komponaĵoj alte reakciemaj kiuj reakcias kun kunmetaĵoj surbaze de alkoholoj en la produktado de la poliuretano kaj certaj solvantobazajn farbojn.

La sanefektoj asociitaj kun izocianato-eksponiĝo povas inkluzivi haŭtiriton, okuliriton, brustan streĉecon kaj malfacilecon spiri. Izocianatoj ankaŭ havas la potencialon por severaj malfavoraj efikoj al la spirvojo en kelkaj individuoj. Dum ŝprucado de poliuretanaj farboj aŭ ŝaŭmo, la plej grava danĝero estas la dermo-ekspozicio, sed laboristoj ankaŭ devas eviti spiri la aerosolajn gutetojn (nebulon). Post kiam la produkto sekiĝas, la farboj enhavas neniujn liberajn izocianatojn.

Izocianatoj
Metila izocianato
Etila izocianato Propila izocianato Izopropila izocianato Fenila izocianato
Metila izocianato
Etila izocianato
Propila izocianato
Izopropila izocianato
Fenila izocianato
Benzila izocianato
Fenetila izocianato Anizila izocianato Ciklohexila izocianato Miristila izocianato
Benzila izocianato
Fenetila izocianato
Anizila izocianato
Cikloheksila izocianato
Miristila izocianato

Vidu ankaŭ redakti