Izolinio estas aro de punktoj sur mapo, kie certa eco havas la saman valoron. Ekzemplo estas nivellinioj, kiuj markas punktojn kun egala altitudo.

Depende de la mezurata eco, izolinioj povas havi precizigajn nomojn, kiuj kutime havas helenan devenon:

  • Izobaro estas linio de egala (aer)premo.
  • Izobato estas linio de egala profundeco en akvo, speciala sub mara nivelo.
  • Izodinamo estas linio, kie iu fizika kampo (magneta, gravita, elektra) havas egalan fortecon.
  • Izogono estas linio de egala magneta deklinacio.
  • Izohipso estas linio de egala altitudo super akvo.
  • Izoklino estas linio de egala magneta inklinacio (klinangulo).
  • Izotermo estas linio de egala temperaturo.

Izolinio de kontinua eco estas ĉiam fermita, escepte se ĝi transiras la mapan randon.

Izolinioj estas diskreta prezento-metodo; la valoron por punktoj inter du linioj eblas nur proksimume determini per polado. Kontinua, sed malpli precize legebla metodo estas la prezentado de la valoroj per malsamaj koloroj, inter kiuj eblas kontinue transiri.