Izrael Lejzerowicz

pola verkisto de multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.

Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis la 4-an de junio 1901 en Lodzo, mortis en 1942 en Treblinka[1]) estis pola verkisto en multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.

Izrael Lejzerowicz
Persona informo
Aliaj nomoj Georgo Verda
Naskiĝo 4-an de junio 1901 (1901-06-04)
en Łódź
Morto 8-an de aprilo 1942 (1942-04-08) (40-jaraĝa)
en Treblinka
Lingvoj Esperantojido
Loĝloko Varsovia geto
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Okupo
Okupo verkistoesperantistoĵurnalistotradukisto
vdr

Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo (La Sorĉistino el Kastilio de Ŝalom Aŝ) kaj el la hebrea (Dibuk de Salomon Anski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). En 2014 aperis la 4-a eldono de ĉi tiu verko ĉe Libro-Mondo/Grafokom[2]

Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en 1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.

Verkoj redakti

 
Kovrilpaĝo de Izrael Lejzerowicz: El la "Verda Biblio, Hungara Esperanto-Asocio, 1978
  • El la "Verda Biblio, Hungara Esperanto-Asocio, 1978
  • Ŝlosilo en la juda lingvo . Eldonejo J. Ŝapiro, Bialystock, Pollando.

Tradukoj redakti

Sorto dum la Dua Mondmilito redakti

Laŭ Isaj Dratwer post la atako de Tria Regno al Pollando, Lejzerowicz kun la familio fuĝis el Lodzo. Kelkajn monatojn li pasigis en koncentrejo apud Krakovo. Poste li troviĝis en la varsovia geto, kie li ne ĉesigis sian aktivadon por Esperanto: parolis dum sekreta Zamenhof-festo, komencis traduki en Esperanton la poezian romanon Konrad Wallenrod de Adam Mickiewicz. Por la lasta fojo Dratwer vidis lin en julio-aŭgusto 1942, kiam komenciĝis la Granda Kampanjo. Lejzerowicz, liaj filino kaj edzino estis enigitaj en malsamajn vagonojn kaj forportitaj al la nazia ekstermejo Treblinka, kaj tie, samkiel multaj aliaj polaj judoj, gasumitaj[3].

Alia Lejzerowicz redakti

Ne endas konfuzi la esperantiston Izrael Lejzerowicz kun la pola pentrartisto (kaj jida poeto) pl:Izrael Lejzerowicz, kiu[4]:

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵur­nalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agad­on de L. Kelkjara prez. de la Tut­monda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel origi­nala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej indi­viduaj fenomenoj en la E-ista litera­turo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mis­tera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda ling­vo, 1933. LK. F. SZILÁGYI.


 
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.