Izsófalva [iĵOfalva] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika.

Blazono de Izsófalva

La grandvilaĝo situas en valo (3500m-ojn longa, 500m-ojn larĝa), laŭ traira flankovojo, laŭ ne funkcianta fervojo Rudabánya-Kazincbarcika, ambaŭ estas proksime.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1283 en formo Hurva, kio estas misformo de kroato. Verŝajne kroatoj vivis en la vilaĝo, baldaŭe la komunumo havis la nomon "Disznóshorvát" (=porka-kroato) por distingi ĝin de proksima alia kroata vilaĝo. Ĉi vilaĝo famiĝis pri porkobredado. La turkoj faris senhoma lavilaĝon, oni refondis ĝin en la 18-a j.c. Ekde la 19-a jarcento karbonominado komenciĝis, ankaŭ nun estas malgranda surfaca minejo. Ĉi tie naskiĝis Miklós Izsó (skulptisto), pri kiu en 1950 la vilaĝo alinomiĝis (=vilaĝo de Izsó). En 1971 la komunumo ricevis la rangon grandvilaĝo. Ormosbánya en 1993, Rudolftelep en 1994 eliĝis kaj ili estas memstaraj vilaĝoj.

Vidindaĵo estas preĝejoj postgotika kalvinana kaj katolika. Sur loko de iama minejo fiŝkaptista lago etendiĝas.

Famuloj redakti