János Antal (fizikisto)

János Antal [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antal János estis hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro.

János Antal
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1926 (1926-08-22)
en Csépa
Morto 29-an de januaro 1988 (1988-01-29) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Szent István Gimnázium
Okupo
Okupo fizikisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

János Antal [1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1926 en Csépa. Li mortis la 29-an de januaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Antal lernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ekde 1944. Post la diplomo li restis en la universitato ĝismorte por instrui. Li estis la unua en la universitato, kiu profitis la komputilan teknikon. En 1977 li estis nomumita universitata profesoro. Plej ofte li okupiĝis pri vakuo, en tiu fizika branĉo li havis eksterlandan postenon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Fizikai Kézikönyv Műszakiaknak (Fizika Manlibro por Teknologoj) - ĉefverko
  • Combined Vacuum Meter for Laboratory Use Acta Phys. Hung. Tom. (1957)
  • On the elastic moduli of alkaline and noble metals l. (1966)
  • Az elektromos ingerlés hatása a hólyag különböző részein (1968)

Fontoj redakti