János Balogh (politikisto)

János Balogh [jAnoŝ balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh János estis hungara juristo, politikisto, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis galántai.

János Balogh
János Balogh en la 1830-aj jaroj

János Balogh [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1796 en Nagyendrőd (nuntempa Ondrejovce en Slovakio). Li mortis la 11-an de januaro 1872 en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio).

Biografio redakti

János Balogh lernis juron, poste li havis postenon en administrado de departemento Bars, samloke li komencis ankaŭ politikadi kontraŭ Habsburgoj. Li estis ankaŭ deputito en la hungara parlamento, kie li amikiĝis ekzemple kun Lajos Kossuth. Inter 1842 kaj 1845 li estis nur subdepartementestro . Li denove estis elektita parlamenta deputito dum hungara revolucio de 1848, sed komence de la armilaj bataloj ankaŭ li batalis. Post falo de la revolucio li mallonge estis kolonelo en la turka armeo, poste li vivis en Londono. En 1859 li hejmenvenis ricevinta amnestion. Lastfoje li politikadis en 1861 en la parlamento.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • diversaj parlamentaj paroladoj

Fontoj redakti