János Brenner [jAnoŝ brener], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brenner János estis hungara arkitekto, arkitekto pri eksteraj spacoj, urbanizisto, altlerneja instruisto.

János Brenner

János Brenner
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1927 (1927-03-20)
en Szombathely
Morto 12-an de marto 1997 (1997-03-12) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Parko János Brenner

János Brenner[1] naskiĝis la 20-an de marto 1927 en Szombathely, li mortis la 12-an de marto 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Brenner maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1945, poste li akiris arkitekturan diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto en 1949 (iom poste plian diplomon en 1965. Inter 1949-1952 li havis posteneton en la universitato. Ekde 1950 li estis arkitekto en la ĉefurba municipa entrepreno, kie paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Li okupiĝis plej ofte pri urbanizado de la ĉefurbo. Inter 1967 kaj 1976 li instruis en rango katedrestro en Teknologia universitato Dresdeno. Li doktoriĝis en 1967, akiris sciencan gradon DSc (1972) kaj plian doktoriĝon en 1984. Li ricevis premiojn en 1964 kaj 1981. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj urbanizistaj verkoj aŭ planitaj konstruaĵoj redakti

  • loĝkolonio en Budapeŝto (1953)
  • ĉefplaco de Oroszlány (1954)
  • urbocentro de Ózd (kunarkitekto, 1958)
  • loĝkolonio en Budapeŝto (1963)
  • ambulanco de Debrecen (1966)
  • stacidomo de Szolnok kaj ties ĉirkaŭaĵo (1966)
  • loĝkolonio en Jena (1970)
  • feriejo de Kaposvár (1980)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Építési övezetek tervezett beépítettségének meghatározása (1953)
  • Szombathely városépítés-története a XIX. század második felétől az első világháborúig (1959, 2000)
  • Budapest városrendezési problémái (1963)
  • Nagyvárosi lakóterületek szanálási feladatainak egyes elvi és meghatározási problémái, különös tekintettel az építményállomány állapotváltozási folyamatainak jellegére és értékelési kérdéseire, valamint a szanálási tervezés módszereire (disertaĵo, 1967)
  • Városépítés és környezetalakítás (disertaĵo, 1974)
  • Település és tervezés (1985)
  • Budapest és a városfelújítás (1997)

Memorigiloj redakti

  • parko en Budapeŝto (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti