János Breznyik [jAnoŝ breznjik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Breznyik János estis hungara licea instruisto.

János Breznyik

János Breznyik [1] naskiĝis la 26-an de majo 1815 en Iklad, li mortis la 5-an de aŭgusto 1897 en Békéscsaba.

Biografio redakti

János Breznyik frekventis mezlernejojn laŭvice en Aszód, Selmec, Pozsony, poste li estis ĉefamilia instruisto en Göd. En la jaroj 1839 kaj 1840 li studis en universitatoj de Jena kaj Halle an der Saale. Ekde 1842 li instruis nur hungare en liceo de Selmec, ĝis la Hungara revolucio de 1848 li estis ankaŭ liceestro, sed post falo de la liberecbatalo li estis forigita, li povis esti nur ĉefamilia instruisto. Inter 1858-1889 li denove instruis en la liceo, eĉ li estis liceestro. Li instruis ekzemple Kálmán Mikszáth-on.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tervezet a magyarhoni ág. h. evang. tanodák czélszerű elrendezésére (1852)
  • A czigány nyelv elemei (1853) sub pseŭdonomo Bornemisza János
  • A selmeczi bányakerületi evang. lyceum tanári karának véleményadása a m. kir. kormánynak a gymnasiumokat és lyceumokat szervező tanterve ügyében (1869)
  • A selmeczbányai ev. egyház és lyceum története (1883-1889) 2 volumoj

Fontoj redakti