János BUD [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bud János estis hungara statistikisto, ministro, profesoro.

János Bud [1] naskiĝis la 30-an de majo 1880 en Hungara reĝlando en Dragomérfalva (nuntempa Dragomireşti (Maramureş) en Rumanio). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Bud frekventis gimnazion en Nagyvárad, poste universitaton en Budapeŝto. Jam dum lernado li laboris en statistika oficejo, poste li havis postenon en 1910 en la ministerio. Ekde la sekva jaro li ankaŭ instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1920 li ricevis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En la sekva jaro li iĝis subministro, inter 1922 kaj 1929 kun interrompoj li estis ministro. En 1922 li estis elektita parlamentano, en 1925 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A munkanélküliség statisztikája Magyarországon (1901)
  • Ungarische Bevölkerung (1913)
  • A kommunizmus után (Post la komunismo), (1919)
  • Statisztika (Statistiko), (1921)
  • A kereskedelempolitika válaszúton (1936)
  • Kartell és kartellpolitika (1942)

Fontoj redakti