János Csergő [jAnoŝ csergO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csergő János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ferlaboristo, ĉefpoŝtisto.

János Csergő
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1920 (1920-09-04)
en Budapeŝto
Morto 6-an de majo 1980 (1980-05-06) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Csergő [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de majo 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Csergő frekventis bazlernejon, poste metilernejon inter 1935 kaj 1938. Komence li laboris en Bukareŝto, poste ekde 1940 en Budapeŝto. En 1945 li aliĝis al la komunistoj. Post la ŝtatiĝo en 1948 li estis nomumita fabrikestro, en la sekva jaro li ricevis altan postenon en la poŝto, dume li frekventis unujaran partian kurson. Ekde 1950 li estis subministro, post jaroj li havis signifajn partiajn aŭ ŝtatajn postenojn. Inter 1954 kaj 1956, same inter 1957 kaj 1963 li estis ministro pri fandejoj kaj maŝinindustrio. Inter 1957 kaj 1967 li estis parlamenta deputito, inter 1963 ĝis la pensiuliĝo en 1977 li estis ankaŭ fabrikestro. En 1968 li ricevis diplomon en Universitato de Miskolc.

Fontoj redakti