János Csernoch [jAnoŝ ĉernoĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernoch János, slovake Ján Černoch estis slovakdevena hungara pastro, kanoniko, abato, preposto, bibliotekisto, arkivisto, politikisto, episkopo, ĉefepiskopo, primaso, kardinalo, membro (direktora en 1915) de Hungara Scienca Akademio.

János Csernoch
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1852 (1852-06-18)
en Skalica
Morto 25-an de julio 1927 (1927-07-25) (75-jaraĝa)
en Esztergom
Tombo Primasa baziliko de Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Frintaneum
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo • politikisto
vdr
János Csernoch en 1905

János Csernoch [1] naskiĝis la 18-an de junio 1852 en Hungara reĝlando en Szakolca (nuntempa Skalica en Slovakio). Li mortis la 25-an de julio 1927 en Esztergom.

Biografio redakti

Ján Černoch devenis el slovaka familio. Li jam frue vizitis la kirkojn. Li lernis teologion en Vieno helpe de János Simor. Li doktoriĝis el teologio en 1874, en la sama jaro li pastriĝis. Ĝis 1888 li plulernis en Romo, poste li komencis sian pastran karieron. En 1890 li atingis la rangojn abato kaj kanoniko, en 1905 preposto. Inter 19011910 li estis ankaŭ parlamenta deputito, poste senatano. Li episkopiĝis en 1908, post 3 jaroj li iĝis ĉefepiskopo de Kalocsa, en 1913 primaso kaj kardinalo. Dum la 1-a mondmilito li apogis la militon, sed dum la Hungara Sovetrespubliko li kontraŭis la sovetrespublikon, poste li apogis revenon de la Habsburgoj. Li ricevis premion en 1915.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Szabadság és verseny az okt-ban (Libero kaj konkurso en la edukado), (1878)
  • A halottégetésről (1887)
  • Egyház és háború (Eklezio kaj milito), (1915)
  • Magyarország újjáépítésének kérdéséhez (1924)

Fontoj redakti