János ERDÉLYI [jAnoŝ erdEji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Erdélyi János estis hungara poeto, verkisto, esteto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Liaj nepoj estis Zsuzsanna Erdélyi kaj Ilona T. Erdélyi.

János Erdélyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1814 (1814-04-01)
en Veľké Kapušany
Morto 23-an de januaro 1868 (1868-01-23) (53-jaraĝa)
en Sárospatak
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo János Erdélyi
Familio
Edz(in)o Kornélia Vahot vd
Infanoj Pál Erdélyi vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalistoadvokatoinstruisto • literaturkritikisto • filozofo vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Erdélyi naskiĝis la 1-an de aprilo 1814 en Kiskapos (nun apartenaĵo de Veľké Kapušany, Slovakio). Li mortis la 23-an de januaro 1868 en Sárospatak.

Biografio redakti

János Erdélyi frekventis lernejon en Sárospatak, dume li edukis en riĉaj familioj. En 1837 li akiris diplomon pri juristo kaj li trovis postenon en Pest (urbo). Baldaŭe li perdis ĉiujn familianojn, sekve li restis sola. Li vojaĝadis kaj partoprenis en redaktado de revuo, poste li iniciatis kolektadon de hungaraj popolkantoj. Dum la revolucio en 1848-1849 li estris la Nacian Teatron de Pest. Fine li instruis en ĉeflernejo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Erdélyi János költeményei (Poemoj de Erdélyi), (1844)
  • Magyar népköltési gyűjtemény (Kolektaĵo pri hungaraj popolkantoj kaj legendoj), (1846), la samo germane en 1850
  • Magyar közmondások könyve (hungaraj proverboj), (1851)
  • Magyar népmesék (hungaraj fabeloj, 1855
  • Válogatott magyar népdalok (elektitaj hungaraj fabeloj, 1857
  • A nép költészete (Poezio de la popolo), 1869

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio