János Gulyás [jAnoŝ gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Gulyás János Péter estis hungara filma reĝisoro, kameraisto, scenaristo, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011). Lia frato estas Gyula Gulyás (reĝisoro).

János Gulyás
Persona informo
Naskonomo Gulyás János Péter
Naskiĝo 2-an de septembro 1946 (1946-09-02)
en Budapeŝto
Morto 11-an de decembro 2021 (2021-12-11) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kölcsey Ferenc Gimnázium • Universitato de MiskolcUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Gyula Gulyás (reĝisoro)
Okupo
Okupo ĉefkameraistofilmreĝisoro
vdr
János Gulyás (kun kamerao) en 1973

János Gulyás[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de decembro 2021 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Gulyás maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, sed dum la gimnaziaj jaroj li jam estis amatora filmisto kune kun sia frato. Post la maturiĝo li estis helplaboristo jaron, ĉar li ne povis plulerni. Li estis soldato kaj li studis en Pezindustria Universitato (Miskolc), pli poste li denove estis helplaboristo en pluraj lokoj. Inter 1970-1975 li studis en Teatroarta Altlernejo kaj li diplomiĝis. Post la diplomo li laboris en diversaj filmaj produktejoj, en la jaroj 1993 kaj 1994 li estis studiestro en Hungara Televizio, samtempe li instruis en Universitato de Miskolc. En 1999 li privatiĝis (plene sendependa). Li ricevis premiojn ekde 1988, en 2021 li ricevis premion Kossuth. Li edziĝis en 1973, lia edzino naskis 3 filojn en 1976, 1979 kaj 1981.

Elektitaj filmoj kun Gyula Gulyás redakti

  • Széki lassú (1969-93)
  • Vannak változások… (1976-78)
  • Törvénysértés nélkül I-II (1982-88)
  • Kicsi mérges öregúr (1992-94)
  • Mint mi közülünk egy (1997-2000)

Elektitaj filmoj (reĝisoro kaj kameraisto) redakti

  • Pszeudo (1971)
  • Már szlovákok voltunk ? (1994)
  • Mindig csak keletre… (2006-2007)
  • Hiteles életet kell élni (2015-16)

Elektitaj kameraistaj filmoj redakti

  • Szeretném, ha szeretnének (1961-62)
  • Szembesítés (1972)
  • Táncdalfesztivál után (1989)
  • A milliárdos (1996)
  • Veszélyes képek I-II. (2005)
  • Ledöntött fáink suttogása (2013)

Elektitaj filmoj videblaj kiel aktoro redakti

Elektitaj scenaraj laboroj redakti

  • Pofonok völgye, avagy Papp Lacit nem lehet legyőzni (1980)
  • Túlvilági beszélő (1992)

Fontoj redakti

Referencoj redakti