János Harmatta

hungara lingvisto

János Harmatta [jAnoŝ harmata], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harmatta János estis hungara klasika filologo, lingvisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1979).

János Harmatta [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1917 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 24-an de julio 2004 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Harmatta akiris diplomon pri latina kaj greka lingvoj, poste li soldatiĝis. En 1952 li ekinstruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, kie li instruis ĝismorte. Li okupiĝis preskaŭ pri ĉiuj branĉoj de la lingvistiko. Li ricevis premiojn kaj ormedalon inter 1965-2003.

Verkaro (elekto) redakti

  • Forrástanulmányok Herodotos Skythika-jához
  • Studies in the sources on the history of Pre-Islamic Central Asia
  • Prolegomena to the sources on the history of Pre-Islamic Central Asia
  • Ókori Keleti Történeti Chrestomathia, (2003)

Fontoj redakti