János Heckenast [jAnoŝ hekenast], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heckenast János estis hungara arkitekto, arkitekto pri eksteraj spacoj, instruisto.

János Heckenast
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1936 (1936-04-12)
en Szombathely
Morto 24-an de oktobro 2019 (2019-10-24) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Liberiga monumento
vdr

János Heckenast[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1936 en Szombathely, li mortis la 24-an de oktobro 2019 en Szombathely.

Infanferiejo en Balatonberény fare de János Heckenast
Monumento en Győrvár fare de János Heckenast
Liberiga monumento en Szombathely en 2023

Biografio redakti

János Heckenast maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1954, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1959. Lia ĉefinstruisto estis Frigyes Pogány. Post siaj studoj li laboris en Pécs ĝis 1961, poste li havis laborlokon en sia naskiĝurbo. Liaj planitaj konstruaĵoj ĉie estas videblaj en Szombathely. Li ankaŭ instruis en tekniklernejo (1961-1968, 1974-1986). Intertempe li akiris pliajn fakdiplomojn en 1973, 1974 kaj 1979. Li ricevis premiojn inter 1968-1997. Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Liaj libroj redakti

  • Szombathely - Képtár (1988)
  • A Savaria Urbanisztikai Nyári Egyetem negyven éve (2008)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti