János Kornai

hungara ekonomikistino

János Kornai [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kornai János estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

János Kornai
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1928 (1928-01-21)
en Budapeŝto
Morto 18-an de oktobro 2021 (2021-10-18) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Familio
Infano András Kornai
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

János Kornai [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1928 en Budapeŝto mortis la 18-an de oktobro 2021.

Biografio redakti

János Kornai devenis el juda familio. Li estis trudlaboristo en 1944. Post la 2-a mondmilito li abiturientis, poste nur 2 jarojn li frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis sian karieron en komunista ĵurnalo Szabad Nép en 1947. Li aliĝis al rondo de Imre Nagy, tial li estis forigita el la redaktejo en 1955. Li trovis laborejon en ekonomia instituto, kie li estis forigita post la revolucio en 1956. Li komencis okupiĝi pri la kapitalisma ekonomio. En 1961 li doktoriĝis antaŭ la universitato, en 1965 antaŭ MTA. Li ofte estis gastoprofesoro ekzemple en Londono, Stanford, Yale, Princeton, Stokholmo, Harvard.

Li edziĝis dufoje kaj li havas 2 filojn kaj filinon. Li ricevis enlandajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1969-2010.

Verkaro (elekto) redakti

  • A gazdasági vezetés túlzott központosítása (1957)
  • A gazdasági szerkezet matematikai tervezése (1965)
  • Anti-equilibrium (1971)
  • A hiány (La manko), (1980, 2011)
  • A szocialista rendszer – kritikai politikai gazdaságtan (1993)
  • A gondolat erejével (2005) - membiografio
  • Gondolatok a kapitalizmusról (Pensoj pri la kapitalismo), (2011)

Fontoj redakti