KOSSALKA János (koŝalka) estis hungara inĝeniero pri pontoj, teknikuniversitata profesoro. Li naskiĝis en Vajdahunyad la 19-an de marto 1872 kaj mortis en Hatvan la 20-an de septembro 1944.

Biografio redakti

Kossalka finis en teknikunersitato de Budapeŝto en 1893, poste li iĝis asistanto de Antal Kherndl. Post pli longa eksterlanda studvojaĝo li laboris ĉe la Hungaraj Ŝtatfervojoj (MÁV), poste li estis ĉefinĝeniero de ministerio por komerco. Li denove faris studvojaĝon en Germanujo, Francujo kaj Anglujo. En 1903 li havigis teknikan doktoradon, en 1906 oni habilitis lin privatprofesoro kaj li iĝis invitita lekciisto pri pontkonstruado. En 1909 li laboris en Kanado kaj Usono kiel uzininĝeniero, poste kiel projektanto kaj faris studojn pri pontokonstruado. Ekde 1916 ĝis 1941 li estis profesoro de pontokonstruado. Li estis viktimo kune kun sia familio de bombatako.

Pontoj konstruitaj laŭ liaj projektoj redakti

Verkoj ĉefaj redakti

  • A többtámaszú oszlopostartó elmélete (Magy. Mérnök és Építész Egyl. Közl. 1905);
  • A többtámaszú tartók belső erőinek analitikus úton való meghatározása (Magy. Mérnök és Építész; Egyl. Közl. 1915);
  • Tartók statikája (Bp., 1920, laŭreato per ormedalo de Mérnök Egylet en 1921);
  • Tartók statikája és kinematikája (Bp., 1941).

Literaturo redakti

  • Korányi Imre: K. J. (Az ÉKME Évk. 1955–56);
  • Mihailich Győző: A XIX, és XX. századbeli magyar hídépítés története (Bp., 1960);
  • Magyar műszaki alkotók (Bp., 1964).

Fonto redakti