János Matolcsi

hungara politikisto

János Matolcsi [jAnoŝ matolĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matolcsi János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

János Matolcsi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1923 (1923-11-20)
en Berettyóújfalu
Morto 3-an de januaro 1983 (1983-01-03) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

János Matolcsi [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1923 en Berettyóújfalu. Li mortis la 3-an de januaro 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Matolcsi frekventis bazlernejon, poste li eklaboris en presejo ekde 1942. Li tuj aliĝis al la sindikato, en la sekva jaro al la socialdemokratoj, poste eĉ al la subteraj komunistoj. Post la 2-a mondmilito komence estis loka partiestro, post kelkaj jaroj li frekventis partian lernejon. Post lernado li ricevis ĉefe partiajn taskojn kun postenoj. En 1953 li estis elektita parlamenta deputito. Li estis ministro jaron en la jaroj 1955 kaj 1956. En la sekva jaro li estis subministro, poste longe muzeestro. En 1963 li akiris agrikulturan diplomon, en 1966 li doktoriĝis en Gödöllő. Li okupigcis ĉefe pri hombestoj kaj ostoj de bestoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Termelőszövetkezeti mozgalmunk helyzete és fejlesztésének kérdései (1955)
  • A szarvasmarha testalakulásának történeti vizsgálatai a hazai subfossilis csontleletek alapján (1966)
  • A háziállatok eredete (Origino de la hombestoj), (1975)
  • Állattartás őseink korában (1982)

Fontoj redakti