János Meczner [jAnoŝ mecner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meczner János estas hungara reĝisoro, teatrestro, universitata instruisto.

János Meczner
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1944 (1944-01-03) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Éva Kis
Okupo
Okupo teatra reĝisoro
vdr

János Meczner [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Meczner frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, poste reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1973. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy, post 2 jaroj li estis nomumita ĉefreĝisoro. Ekde 1980 li reĝisoradis en malgranda ĉefurba teatro. Post 9 jaroj li estis nomumita teatrestro de alia teatro, en 1994 de Pupteatro (Budapeŝto). Inter 1997-2009 li estis ankaŭ arta gvidanto de Teatro Thália (Budapeŝto). Li instruas ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Li ricevis 5 premiojn inter 1998-2015. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en la fruaj 1980-aj jaroj.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti