János Nagy (lingvisto)

János NAGY [jAnoŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy János estis hungara lingvisto, instruisto, teologo, pastro, abato, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1876).

János Nagy [1] naskiĝis la 30-an de marto 1809 en Szombathely. Li mortis la 21-an de majo 1885 en Szombathely.

Biografio redakti

János Nagy frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Pest (urbo). Post lernado li hejmenvenis kaj li pastriĝis. Lia unua laborejo estis preĝejo de Baltavár, kie li okupiĝis ankaŭ pri lingvoj. En 1835 li doktoriĝis el teologio en urbo Pest. En la sekva jaro li ekinstruis en porpastra lernejo en Szombathely. En 1840 li estis elektita juĝisto en Zala (reĝa departemento). En 1872 li iĝis abato, baldaŭe li ricevis pastrajn rangojn. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo).

Verkaro (elekto) redakti

  • Grammatica linguae Hungaricae cum parallelismo inter Aramaeam, Hebraeam, Arabicam et Hungaricam orientales linguas ducto in usum cleri junioris Regni Hungariae adornata (1832)
  • Hierolexicon polymathicum latino-hungaricum (1845)
  • Weinhofer József ünnepnapi és alk. egyházi beszédei, melyeket megmagyarított s a szombathelyi székesegyházban tartott saját beszédei függelékével közrebocsátott (1866)

Fontoj redakti