János Paget
PAGET János John Paget esquire estis angladevena hungara bienulo, vojaĝverkisto, verkisto, naskita en Loughborough en 1808 kaj mortinta en Aranyosgyéres la 10-an de aprilo 1892.
János Paget | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1808 en Loughborough | |
Morto | 10-an de aprilo 1892 (83-jaraĝa) en Câmpia Turzii | |
Tombo | Tombejo Házsongárd vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Polixéna Wesselényi vd | |
Profesio | ||
Okupo | agronomo • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
János Paget havigis diplomon de kuracisto en Edinburgo, poste li studvojaĝis en Francujo kaj Italujo. Li konatiĝis en 1835 kun eksedzino de László Bánffy barono, Polixéna Wesselényi. Li alvenis en Transilvanujon, edziĝis al ŝi kaj ili loksidiĝis en Aranyosgyéres, kie li mastrumadis. En 1835 – 36 li travojaĝis Transilvanujon kaj Hungarujo kaj verkis libron. En 1847 li ricevis hungaran civitanecon. Li amikiĝis kun István Széchenyi. Li partoprenis en la hungara revolucio de 1848, tial post 1849 li fuĝis Anglujon. Li revenis en 1855 kaj per modernaj metodoj li organizis en la sia bieno modelmastrumon. Li estis fondintano de la Erdélyi Gazdasági Egylet kaj li faris multe ĉefe por la hungara vinkulturo. Li tradukis plurajn verkojn anglan lingvon.
Verkoj redakti
- Hungary and Transylvania… (London, 1839).
Literaturo redakti
- Kovács János: P. J. esquire életirata (Kolozsvár, 1893);
- Gál István: P. J. angol asszimiláns (Magy. Nemzet, 1940. 67. sz.);
- Ruffy Péter: Egy angol származású magyar hazafi (Magy. Nemzet, 1964. 186. sz.).