János Pető [jAnoŝ petO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pető János estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto, poeto.

János Pető
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1940 (1940-10-22)
en Mezőkövesd
Morto 19-an de marto 2009 (2009-03-19) (68-jaraĝa)
en Mezőkövesd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo pentristo • grafikartisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Pető [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1940 en Mezőkövesd, li mortis la 19-an de marto 2009 en Mezőkövesd.

Biografio redakti

János Pető frekventis belartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1964. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Barcsay, Géza Fónyi Sándor Ék kaj Károly Raszler. Post siaj studoj li instruis 5 jarojn en sia naskiĝurbo, sed somere li kreis litografiaĵojn en Artistkolonio (Kecskemét). Inter 1967 kaj 1970 li havis stipendion. En 1969 li ekhavis atelieron kun loĝejo en Artistkolonio (Miskolc), kie li pentradis ĝis 1987, poste li vivis ĝismorte en sia naskiĝurbo. Pli frue li ĉeestis ankaŭ en artistkolonioj de pluraj socialismaj landoj. Li estis ankaŭ poeto kun 2 aperintaj volumoj. Li ricevis premiojn inter 1969–2005.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Mezőkövesd (1968, 1979, 1985, 1988, 1992, 2005, 2008)
  • Budapeŝto (1968, 1988)
  • Miskolc (1978, 1980, 1984, 1997)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Csendélet lámpással
  • Önarckép
  • Öreghíd
  • Anya gyermekével

Elektitaj litografiaĵoj redakti

Fontoj redakti